OKAZE DE LA CENTJARIĜO DE LA UNUA LIBRO DE IVO ANDRIC EX PONTO DE PRESO PREPARIS EN KRAPINA (KROATIO)
Karaj amikoj!
Estas mia granda plezuro kaj honoro informi vin ke Ivo Andrić, ricevinto de la Nobelpremio por literaturo en la jaro 1961, sian unuan libron organizadis kaj prespretigis ĝuste en mia patrujo, en Kroatio.
Ivo Andrić naskiĝis en Bosnio, li vizitis gimnazion en Sarajevo. Post kiam li en la jaro 1912 abiturientiĝis, li forlasis Sarajevo kaj foriris al Zagrebo, kroata ĉefurbo. Tie li tre rapide amikiĝis kun multaj kroataj verkistoj kaj jam komence de julio de la jaro 1912 li pasigis kelkajn tagojn en mia regio Zagorje, ĉe siaj amikoj en urbeto Oroslavje. Pri tio li skribis al sia sarajeva amiko Vojko Durbešić la 17an de julio 1912: »La restado en Oroslavje estis ĝojiga kaj konsoliga. Helaj matenoj kaj larĝaj horizontoj. Nenia loko por melankolio. Komenciĝas ridetantaj komprenoj.« Kiel tiuj »ridetantaj komprenoj« konkrete aspektis ni ekscias el la venonta letero: »La bildkartoj el Zagorje estis senditaj antaŭ 15 kaj pli da tagoj, sed mi konfidis ilin al miaj ebriaj amikoj (la tuta restado estis ebrieca) kaj ili ekspedis la kartojn nur kiam mi alvenis al Višegrad. Ho, se mi estus restinta en Zagorje!«
La dua restado de Andrić en Zagorje estis en la jaro 1918, post la ŝtormaj jaroj en Vieno kaj Krakovo, post la atentato en Sarajevo en la jaro 1914 kaj post kiam la aŭstra polico arestis Andrić, post sep monatoj en la malliberejo en Maribor, post la dujara forpelo, post mobilizigo kaj post la hospitalaj restadoj en Sarajevo, Zenica kaj Zagreb. La malboniĝo de lia sanstato li venis en marto de la jaro 1918 al Krapino, en la centro de Zagorje, 50 kilometroj de Zagrebo. Krapina komence de la 20-a jarcento famis pro sia Kneippa banloko, nomata »mrzlice« de Kneipp. La nomon al tiu banloko donis la bavara pastro Sebastian Kneipp (1821-1897) kiu surbaze de la propra sperto evoluigis kuracigan sistemon helpe de akvo. La rekomenditaj akvaj bandaĝoj variis inter malvarmaj kaj varmaj.
Pri lia restado en Krapina ni ekscias per leteroj kaj bildkartoj kiujn li de la 13-an de marto ĝis la 12-an de majo sendadis al sia amikino Zdenka Marković (1884 -1974), verkistino kaj tradukistino. Sur pluraj kovertoj li indikis kiel sian adreson Paradiš 5 (nuntempe strato Nazorova 15), teretaĝa domo de la familio Capek. Ĉar la kuracejo ne havis sufiĉe da litoj por la malsanuloj, la gastoj de la banloko loĝis en privataj familiaj domoj.
El la leteroj de Andrić ni ekscias ke li ĝuis sian restadon en Krapina. Tiel li en la letero de la 25-an de marto skribas: »Kara fraŭlino, mi jam sciigis al vi ke mi bone instaliĝis kaj ke estas bele al mi… La vetero estas ĉiutage pli bela. Ĉi tie jam ĉio verdas. Mia ĉambro estas sunplena, la ĉambro estas vere ĉarma… Cetere pri Krapina mem mi ne havas multon por diri, krom ke ĝi ofertas belegajn promenojn. Ili fariĝas ju pli belaj des pli for de Krapina.«
Andrić amikis en Krapina kun pentristo Jerolim Miše pri kiu li skribas »Miše volas pentri min olee, kaj necesos ke mi sidadu al li ĝis sabato; li findesegnis min en karba tekniko, interesa pentraĵo, mi nomis ĝin ‘Post la enterigo’. Miše protestis kaj mi titolis ĝin ‘Momento antaŭ la enterigo’. Mi ne povas aŭkcii pli malalte, tiel malgajan junan homon mi ne vidis krom - en spegulo.«
Krom kun Miše li amikis kun profesoroj Milivoj Blažeković kaj Branimir Quiquerez, tutempe instruistoj en la gimnazio de Krapina, kun kiuj li entreprenadis longajn promenadojn ekster Krapina. Multaj konatoj de Andrić el Zagrebo vizitis lin. Dum lia terapio en Krapina Andrić faris la lastajn tekstokontrolojn por sia poemaro Ex Ponto, kiu aperis en Zagrebo somerfine de la jaro 1918. En la letero al Zdenka Marković de la 4-a de majo 1918 li skribas: »mi iomete ordigas Ex Ponto« kaj la 12-an de majo 1918 li mesaĝas la jenon: »Mi finis Ex Ponto, ordigis ĝin, mi devas nun ree transskribi ĝin – kaj decidi pri presado. «
Ne estas konate ĝis kiu dato li restis en Krapina. Plej verŝajne li pro la preparado de la presado de la poemaro devis reveni al Zagrebo en la someraj monatoj de la jaro 1918.
Sian unuan libron la Nobelpremiito Ivo Andrić preparis en mia regio, Kroata zagorje. Tio estas la poemlibro verkita per »poemoj en prozo«. Tio estas libro de konfespreĝaj kaj lirike meditemaj notoj. La libron Andrić dediĉis »al ĉiuj, mondvaste, kiuj suferis kaj suferas pro la animo kaj pro ĝiaj grandaj kaj eternaj postuloj«, la libro en kiu »per la tuta animo sopiras al la paco kaj preĝas al la Dio la vivon serenan kaj silentan«. Ni aliĝu al granda homo kaj verkisto Ivo Andrić en tiu sopiro kaj tia preĝo!
Dankon pro la pacienco. Vivu kaj estu feliĉaj!