– Ĉu mi povas paroli kun vi? Mi estas la onklino de René. René el Vukovar. Vi scias, René malaperis. Ni serĉas lin. Ni serĉas lin per ĉiuj rimedoj, per la Internacia Ruĝa Kruco, per Amnesty International, per la Komisiono pri malaperintoj de la Kroata Armeo. Nenia spuro.
Kaskadas la voĉo de la onklino. Ŝi memoris Esperanton. Certe ŝi neniam aŭdis pri la unua-mondmilita ĉapitro de Universala Esperanto-Asocio.Esperanto estas internacia. Ĝi devus povi fari pli ol la rigidaj instancoj.
René el Vukovar. Vukovar fariĝis la simbolo de la pereo. La plej suferplena viktimo de la milito per kiu Jugoslavio adiaŭis de sia 73-jara ekzisto. La plej orienta urbo en Kroatio, ĉe Danubo, detruita dum plursemajnaj bataloj per grenadoj. La bombita hospitalo de Vukovar estis la loko de la lasta pulsado de la urbo. Nek medikamentoj nek manĝaĵoj dum semajnoj povis alveni en la urbon. Ĝiaj vunditoj kaj infanoj, gravedulinoj kaj maljunulinoj ne povis esti evakuitaj malgraŭ internaciaj klopodoj. La vojoj al Vukovar estas minitaj, ne eblas aliri ilin. En la kruelaj bataloj ne validis internaciaj kondutnormoj. Tio estas la milito, en kiu oni al la flago kun la ruĝa kruco pafas kiel al celtabulo. La pafoj venis el armiloj de jugoslavia armeo kaj serbaj ekstremistoj, kiuj estis konvinkitaj, ke nur per pafiloj eblis haltigi la demokratan disfalon de Jugoslavio, ne permesi ke la iame konsistiga jugoslavia parto Kroatio fariĝu sendependa ŝtato. Ne gravas al ili la rezulto de la voĉdonoj. Pafiloj decidu.
Dum tagoj ni, en pli trankvilaj regionoj, aŭskutadis la novaĵojn pri suferoj de Vukovar. Sieĝado. Masakro de la homoj, kiuj defendis la urbon. Pereo de ĝiaj plej gravaj konstruaĵoj.
Mankas sangoplasmo en la hospitalo. Mankas… De tago al tago unu novaĵo pli terura ol la antaŭa. Se ni en Zagreb en unu tago nur du fojojn aŭdis la alarmon pro aeratako kaj nur kelkajn horojn pasigis en la keloj, ni hontis elirante el la ŝirmejoj, sciante ke la homoj en Vukovar dum semajnoj ne povas eliri el siaj keloj. Iri ĉerpi akvon al la puto signifis perei. Entombigi la pafitan najbaron en la plej proksiman ĝardenon, signifis, kuŝiĝi morta apud li.
La dundetruita hospital fariĝis akceptejo por la travivintoj, kiuj restis sen siaj domoj. Kiel eblas vivi en la detruitaj domoj? Subtere, en la keloj, en la subteraj rifuĝejoj la loĝantoj baraktis por travivi. Unu rakonto pli terura ol la alia. Ne eblis sen konsciencriproĉo matene ŝmiri buteron sur la pantranĉaĵojn: kiel tion fari en Zagreb, dum Vukovar malsatas?
Antaŭ la militajaro 1991 Vukovar estis eta urbo en Orienta Kroatio, kun ne pli ol 40.000 loĝantoj kaj haveno ĉe la Danubo. Li rivero Vuka, kiu enfluis Danubon al ĝi la nomon donis. Proksime de la mondo Fruška Gora ĝi troviĝas, tio estas ĝia hejmmonto kun famaj vinspecoj. Kaj dum la tostoj neniam gravis distingi, ĉu serba aŭ ĉu la kroata vino tio estas.
Nuntempe ŝajnas kvazaŭ laplanedo dividiĝas inter serboj kaj kroatoj – la malamo Kreskas kiel inundo. Neniu povas konstrui digon. Kulpas ili, la aliaj. Detruas ili, la aliaj. Ĉiu flanko tiel asertas. Per memoroj pri malnovaj malamoj kaj krimoj oni akvumas la novajn.
Dum regis la socialisma reĝimo en Jugoslavio, la malamo estis malpermesita. La kuvivado de la popoloj en Jugoslavio estis deviga vortumita per la slogano »frateco kaj unueco« de ĉiuj. Ne nur unu homo estis enkarcerigita, se li tro insistis je sia nacieco aŭ se li blasfemis pri la alia.
Kiam la reĝimo ŝanĝiĝis, la kolumniado de la aliaj fariĝis regulo. Nove fonditaj partioj avide akumulis argumentojn, kiomgrade la aliaj nacioj ekspluatis tiun ĉi. Ekbolis en la poto. Eksplodis la premmarmito.
La kroatoj post la forigo de la komunisma reĝimo kun plezuro remalkovris sian kroatecon. Ili memoris pri ĉiuj suferoj, kiam ili ne rajtis esti kroatoj. Ili disrakontis la kazojn de mistraktado. Ŝajnis ke la antaŭa reĝimo nur disdonadis privilegiojn al iuj kiuj subpremis la aliajn.
– Serboj ĝuis nurajn privilegiojn. La subpremitoj estas la kroatoj. – asertis la kroatoj.
– Nur kroatoj estas privilegiitaj, aseris serboj.
Tiuj kiuj kuraĝis mencii ke, ke okazis ne nur malbonaĵoj en la antaŭa reĝimo, estis konsiderataj per specifa rigado: »Jen malamikoj de la nacio!«
Bonvolemuloj opiniis ilin miopuloj, kiu pri la antaŭaj kruelaĵoj ne volis scii. La fajrero de la disputo rapide pretis ekflami. Ekkverelis la familianoj, geedzoj, geamikoj. Toleremo fuĝis ien, kie oni sciis al ĝi doni spacon.
Vukovar estas la plej orienta urbo en Kroatio, en Slavonio. Post ĝi, transborde de Danubo, Serbio komenciĝias. En la milito de la jaro 1991 Vukovar subite fariĝis strategia gravaĵo. Eta loko kiu pro la argila kolombino famis. La kolombino estas la kulta ujo elfosita en Vučedol apud Vukovar, la artaĵo el la tempo kiam neolitiko transformiĝis al metala erao. En la zagreba Arkeologia muzeo ĝi troviĝas, konsistanta el zorge kungluitaj pecoj. Dum la milito, la muzeo deponis siajn plej grandajn valoraĵon en kelojn. Verŝajne ankaŭ la kolombino de Vukovar kuŝas zorge enpakita en iu kesto. Ŝi ĝuis en la milito pli da protekto ol vukovaranoj: al ŝi post la iama dispeciĝo en la nuna milito nenio okazis.
Ĉe Vukovar oni elfosis unu el la plej spirhaltigaj arkeologiaj trovaĵoj. Ne unu fojon rigardis mi la kolombinan kolon kaj argilan bruston, sur kiu inkrustaĵoj oblikvis. Kolombo simbolas pacon. Vukovar simbolas suferon.
Pezflugile forflugis la kolombino tra la fumoj de la forbruligita Vukovar. Pafita estas la plurmiljara packolombino. En la tempo, kiam ŝajnas, ke la dudeka jacento jam transverŝiĝis en la dudekunuan, la balkanaj pasioj de ŝtonhakiloj aktiviĝis.
En la historio de Esperanto en Jugoslavio Vukovar havas sian alineon. Tiu urbo estis la hejmloko de la dua kongreso de la socialista laborista partio en 1922, kiam estis voĉdonita speciala rezolucio pri Esperanto. La rezolucion proponis al la kongresanoj d-ro Radomir Andoniviĉ, universitata profesoro, nome de la Komunista Esperanto-Klubo el Beograd.
Laŭ tiu rezolucio, »la kongreso konsideras ĉiujn komunismajn Esperanto-grupojn sur la teritorio de Jugoslavio kiel siajn filiojn.«
Pro la sukcesa propaganda la kongreso proponis al siaj partiaj kaj sindikataj organizoj morale helpi al Esperanto-grupoj kaj al ili ebligi aktivecojn, okazigojn de prelegoj kaj kursoj de Esperanto en laboristaj rondoj. La kongreso de Vukovar rekomendis al partiaj kaj sindikataj gazetoj disponigi tiusence al esperantistoj la kolumnojn en siaj gazetoj.
Neniam mi vizitis Vukovar.
Kelkajn monatojn antaŭ la komenciĝo de la milito, René skribis al Zagreb, al nia Esperanto-centro kun la demand ĉu iu povus veni prelegi pri Esperanto, kiam »la situacio« tranksviliĝis. Ni uzis tiam la vorton »situacio« porindiki la kaosan statn ĉirkaŭ ni. La situacion tiam karakterizis la unuaj eksplodoj sur la reloj, kiuj de Beograd gvidis al Zagreb kaj de Zagreb al Beograd. Ekfariĝis danĝere vojaĝi al kelkaj direktoj. Ni atendis, ke la situacio mildiĝu.
Baldaŭ fariĝis maleble vojaĝi al multaj direktoj. La situacio pli kaj pli akriĝis.
Ni aŭskutis novaĵojn kun ŝtonigitaj stomakoj. »La situacio« decidis forpeli de ni nian iaman vivon. La krueloj ekloĝis en niaj pensoj, invades nian senton.
Avantaĝo estis malhavi televidan aparaton. Miaj okuloj povis pli longe ol la okuloj d emiaj samurbanoj memori serenan vivon: mi ne pasigis vesperojn rigardante teruraĵojn. Mi nur aŭdis pri ili. La oreloj estas pli suopraĵaj ol laokuloj. Matene mi ne plu povis ĵuri ĉu mi vere tion aŭdis aŭ ĉu estis nur inkubo.
– Mi veturos al Vukovar, kiam eblos, aŭtne, diris mi somere, kun invito de
René en la mano.
Neniam mi vizitis Vukovar. Vukovar ne havis aŭtunon tiun aŭtunon. La mortofrosto detruis ĝin jam dumsomere.
– Kiam li malaperis?
– La 17an de novembro 1991. Tiam ili eniris la urbon kaj…
– Kiu eniris la urbon? – tun demandos ne necesis starigi. Ni tuttage aŭskutadis pri la teruraĵoj de Vukovar. »Vukovar« estis la unua vorto pr kiu komenciĝis la matenaj novaĵoj. »Ili« estas serbaj ekstremistoj, »bankaj agloj«, adeptoj de Šešelj aŭ Arkan aŭ kiel nomiĝis tiuj krueluloj, kiuj kredis ke la militiro ĉion solvos.
La serboj flegis sian pasintecon fort trempitan en militojn. Ili sin mem konvinkis pri la ideo, kee kie en Jugoslavio vivas srboj – tie estas Serbio. Tiel ankaŭ Vukovar, same kiel poste partoj de Bosnio, fariĝi la celoj de la serbaj militiroj: por defendi la tieajn »edanĝerigitajn« serbojn. El la vidpunkto de la serba ĉefurbo Beograd necesis liberigi la »serbojn-transulojn«, t.e. la serbojn vivantaj en aliaj respublikoj ol Serbio. Tiel okazis katastrofo: liberigi unu urbon – signifis detrui ĝin.
– Vukovar estas liberigita! – informadfis la beogradaj ĵurnaloj.
– Vukovar falis! angoris la kroataj novaĵoj.
Fali al malamikoj. Esti liberigita. Du esprimoj por la detruado de Vukovar.
Kion signifas liberigi iun urbon, se ĝi ne plu ekzistas?
– Ĉu per Esperanto vi povus helpi serĉi René?
Mi ne estingis la espereron. Ŝatis mi kredi, ke Esperanto povus.
Mi mesaĝis al Roterdamo.2
Roterdamo respondis, ĝentile kaj rapide, ke ne esperantistoj, sed parencoj devas entrepreni la enketadon kaj petis detalojn, por povi plenigi la serĉformularon.
– Kio estas la adreso de la malaperinto? – demandis unu rubriko.
– Strato Božidara Adžije 36, notas mi malĝoje kaj klopodas imagi la domon kun la kompleta tegmento, kun la vitroj en la fenestraj kadroj.
– Kio estas lia telefonnumero?
Precizema eŭropa formularo! Provu telefoni al tiu telefonnumero por ekscii, kio okazas. Ĉu ne estas groteske peti telefonnumeron de homoj el bombitaj urboj, kie poŝtlinioj antaŭ monatoj ĉesis funkcii?
Mi memoris mian viziton al René. Li edziĝis al Nevena kaj ili ekloĝis en ŝia urbo Zadar. Ankaŭ ŝi estis dentkuracistino. Ili loĝis en la loĝejo de ŝia avino kaj atendis postenon. Laborlokoj mankis. René kuiris, ŝi grumblis, ĉar li en la sama semajno aĉetis jam la trian botelon da regiona spico por sia specialaĵo. Li ne alkutimiĝis uzi la spicoprovizon.
Puntoj de la avino ĉie.
Mi konis ilin ambaŭ jam kiel studentojn en la Esperanto-klubo en Zagreb. Kareseme ili interrilatis.
– Tro da karesemo. Ne bone tio finiĝos. – diris iu kiu kredis koni la mondon.
Ĉe la spegulo ilia geedziĝa foto. Kia juno! Ŝi ĉe lia ŝultro. Li en blanka virkostumo, blankaj gantoj. Sinjorece. Mi tenis la foton en la mano kaj ŝatis ilin.
– Sed ni jam batis unu la alian, komentariis li sian unuan edzan jaron.
En la rigardo al ŝi direktita ankoraŭ la amo kuŝis.
– Nia gasto kredas ke mi diris tion metafore.
Kiam mi estis en ilia hejmo, sur la muro pendis bonven-afiŝo por mi.
En ŝi gracio. La vivo estis bonkora kaj ankoraŭ nigro ne videblis. Por la Festoj ankoraŭ eblis preni el la ŝranko la kravaton de la geedziĝa kompleto. Ili montris al mi la geedziĝajn donacojn. Unu el ili estis la argila kopio de la kolombino el Vukovar. Dum la transport de lia al ŝia urbo ĝi rompiĝis.
– Nun la kolombino despli similas al si mem, spritis René. La kunguita Kolombino pli forte similis al sia neolitika modelo.
Poste venis la sciigo pri la divorco. Li eklaboris en Žegat, eta vilaĝo ĉe Zadar, kie »Dio diris bonan nokton«. Proksimas al ĝi la monakejo Krupa, la ortodoksa preĝejo, elstara dokumento pri la serba arto en la regiono. René. Baldaŭ fariĝis ŝatata. Nun necesus diri, ke ŝatis lin kaj serboj kaj kroatoj en la region. Li – el katolika familio – ofte gastis ĉe la ortodoksa preĝejestro vespermanĝe. Li kolektis la regionajn dialektajn esprimojn, ekverkis en la dialekto. Li sendis al ni, siaj geamikoj en Zagreb, longan leteron krudan de esprimoj vilaĝaj, spritaj pro siaj trafaj nuancoj. Rakontis li al ni ke li havas la plej ekiptan dentkuracejon, ĉar li havas en sia region la plej freŝdatan scion kaj kompetentas uzi lastatempajn aparatojn. Ni konservis mi tiun leteron, mi ne konjektis ke ĝi estos la lasta.
De Žegar li reiris al sia naskiĝurbo Vukovar. Li trovis la postenon en la dentkuracejo de la fabriko de kauĉuko en la proksima urbo Borovo. Lia frato, kvar jarojn pli aĝa ol li, laboris kune kun li.
Meze de septembro 1991 ne plu estis konsilinde veturi de Vukovar al Borovo: pro la konstantaj pafadoj fariĝis vivdanĝere forlasi la hejmon.
La domo, en kiu René loĝis kun sia frato Robert kaj la panjo, estis la familia heredaĵo postlasita de lia avo Jan, ĉeĥdevena komercisto de agrikulturaj maŝinoj. En la agrikultura Slavio la maŝinoj tre bone vendiĝis, ekrposperis la familia domo urbocentre. Iom kastelece ĝi aspektis. La bonhava avo alportigis elektitan kverkan meblaron.
En septembro de la jaro 1991 grenadoj frakasis ĉiujn fenestrojn de la domo kaj damaĝis la tegmenton. Dum la duonhgoro de pafpauzo la knaboj grimpis l la tegmento kaj per plasto klopodis protekti la domon. La pluvoj alvenadis densaj kaj malvarmaj. Bonŝance la kelo de la domo estis fortika, protekta.
Iutage la kverka skribotablo ekflugis trafita kaj traboris la muron de la banejo. Neniu vundiĝis, ĉiuj estis en la kelo dum la domo estis trafita.
La vinbera planto de la avo dum jardekoj grimpis laŭ la feraj stangoj en la korto. Grenado ĵetis stangon en la korton de la najbaro, elŝirinte ĝin el la cementita grundo.
Estis la mezzo e septembro, kiam la onklino sukcesis lastfoje parole kun René. Dum horoj ŝi diskis la numerojn en Vukovar, klopodante atingi la familianojn en la atakita urbo. La troŝarĝitaj linioj malhelpis al la parencoj, kiuj sopiris atingi siajn familianojn. La eksplodigitaj poŝtoficejoj ne plu funkciis. Subite ŝi sukcesis. Klare aŭdiĝis ke la telefono sonoras en la granda domo de la avo Jan. Neniu respondis. Ŝi enpensiĝis kaj lasis la telefononon sonori. Eble ĉiuj denove estas en la kelo. Subite René levis la aŭskultilon. Li grumblis kontraŭ la parencoj, kiujdum etaj noktaj paŭzoj vekas la endormiĝintojn. Ekvelkis la konata sprito per kiu li famis, ne nur en sia familio.. En la voĉo sentiĝis jam sufero: ne videblis elirejo el la situacio, en kiu li troviĝis. Izolule li sentis sin en la izolula Vukovar. Tiel poste la onklino interpretis la konversacion. Kiam ŝi komprenis ke tio estis la lasta konversacio kun René.
Poste ne plu eblis telefoni al Vukovar.
Ŝajnis ke Vukovar fariĝis la kroata Hiroŝimo. Sed post Vukovar tiom da Kroatio vukovariĝis.
Pri la lasta tago de René en Vukovar rakontis lia frato Robert.
La 17an de novembro estis la pinto de la tragedio de Vukovar. Post iom da pafoj, frapoj ĉe la pordo. La hundo eksaltis. Robert malfermis la pordon.
Unu el la pafintoj ricevis vizaĝtrajtojn. Uniformon li surhavis. Barbon. Ruĝan stelon sur la ĉapo. Blankan rubandon ĉe la ŝultro, la signon de Blankagluloj. Ĉe la zono du grenadoj. Tranĉilo. Pafilon li tenis.
– Kiom da personoj ĉi tie?
– Tri, sinceris Robert.
La lingvo ne estis fremda. La sama ĝi estis, kun kelkaj variaĵoj. Tio estas la milito en kiu la agresanto kaj la viktimo tre bone kompreni sin povas. Neniu interpretisto necesis.
– Vi havas tri minutojn por eliri.
La familianojn ne estis pretaj por elloĝigo. Neniu kredis, ke okazos la plej terura afero. Sed ĝi okazis.
La knaboj jam pli fure prepares siajn dentkuracistajn diplomojn. Ne necesis serĉi ilin. Tio ja estis la havaĵo kunportenda al la kelo.
René etendis al la panjo la ŝuojn. Pro ekscito li prenis la malĝistajn, hejmajn, nederlandeskajn, en kiuj la panjo hejme marŝadis. Ŝi instinkte rifuzis kaj prenis la botojn. Bonŝance.
Malantaŭ la senvitraj fenestroj estis novembro.
La panjo rapide kaptis la skatolon kun la familia oraĵo, sed la mano, direktita al la skatolo, jam pri la manĝaĵo pensis. Paron da kolbsadoj ŝi sukcesis enŝovi en la sakon. Poste ŝi komprenis, ke pro la ekscitiĝo ŝi ne prenis la ĝustan skatolon, sed la apudan, bidan. La oraĵo restis en la domo, same kiel la plej granda artaĵo de la domo: mirindaj malnovstilaj kamenoj de la avo Jan. Ŝ alvenis al la ŝtupetaro kaj memoris, ke la okulvitorjn ŝi ne prenis.
– La okulvitroj! ŝi diris al la uniformulo kaj volis reiri.
– La okulvitroj aŭ la vivo! Elektu! Kio al vi pli karas?
– Ŝi ne reiris.
Turniĝi ŝi ne rajtis, por ne eksciti lin. Ŝi ekrapidis.
Alproksimiĝis la virino el la najbara strato. Ŝi havis pli ol tri minutojn por paki. Plurajn sakojn ŝi portis kaj stumblis.
La panjo alkuris por helpi al la stumblinta virino.
– Kien!? hurlis la uniformulo.
– Lasu, panjo, li pafos! Ne iru! Tio estis la voĉo de René.
– Ĉiuj kolektitaj loĝantoj estis amasigitaj en la deponejo Velepromet.
– Ĉu estas serboj inter vi?
Tio estis la unua divido de la amasigitoj. Elpreni la serbojn el la grupo.
Silento.
– Ĉu estas iuj serboj inter vi?
– Du virinoj sin anoncis. Oni forkondukis ilin. Restis la neserboj.
– La dua divido okazis laŭ sekso. Oni apartigis la familianojn. La alkondukitaj viroj turnis la vinkestojn en la deponejo kaj sidiĝis sur ilin. Estis klare, ke la atendado daŭros. Unu tagon, du. Sen manĝo sen akvo.
La kestoj sur kiuj ili sidis servis antaŭe por vinboteloj. La famaj vinoj kun la argila kolombino sur la etikedo.
Foje iu eniris en la malluman deponejon kaj per poŝlampo subite lumigis la vizaĝojn. Timo. Blindigitaj palpebrumoj en la mallumo.
Kelkope oni vokis ilin al la esplordemandado. Ĉu revenos tiu, kiu eliras?
La kioma horo estis, kiam la viro vokis la nomon de René. Li estis alvokita en tropo. Ne sola. Kun li estis la direktoro de vinkomercejo kaj la urba vinspecialisto.
René tuŝis siajn okulvitrojn kaj direktiĝis al la pordo. Robert rigardis el la okulrando el la subigitaj palpebroj. Eklumis la ekstero ĉe la pordo. Krio. Robert konis la voĉon de René. Hurlo tio estis. Tio estis la lasta sono de René kiu restis en la orelo de la frato.
Pafoj aŭdiĝis tuj post la krio.
Neniu el la triopo revenis en la vindeponejon.
Samnokte la amiko de René kaj Robert klopodis en vindeponejo per turpa ladpeco tranĉi siajn vejnojn. Oi haltigis lin. Kelkajn horojn poste oni voki lian nomon. Neniam plu li revenis.
La trian tagon oni transportis Robert al la kazerno de Vukovar. Tie la unuan fojon estis distribuita akvo kaj pano. Skatolo da sardinoj. Panpeco. La lasta manĝo okazis hejme antaŭ tri tagj. La matenmanĝo.
La Internacia Ruĝa Kruco peris inter Zagreb kaj Vukovar. La parencoj en Zagreb atendadis ke alvenu la aŭtobusoj kun la homoj el Vukovar. Multaj el iri venis dank’ al intrŝanĝoj: tiom da kroatoj kontraŭ tiom da serboj.
La onklino deĵoris atendante ĉiun aŭtobuson. Rapida rigardo al la ĉifitaj vizaĝoj. Neniu konata. De tago al tago nova aŭtobuso plena je travivintoj. Maldormo pro espero. Eble per la morgaŭa transporto.
– Via nevo vivas. Li vindis miajn vundojn en la amasejo, diris iu vukovarano
al la onklino.
Ĝojo varmigis la atendadon.
Kiom da aŭtobusoj atendis la onklino? Kun la fotoj de siaj tri serĉatoj en la sako.
– Ĉu vi vidis ilin? ripetiĝis la demando senfine.
Ŝia fratino, la panjo de René, alvenis la 22an de novembro, vestita persporta kostumo, en kiu ŝi estis hejme en la tago, kiam la blankaglulo frapis ĉe la pordo.
La onklino forlasis sian hejmon por veturi al la hotelo, kien devus alveni la buso kun la travivintoj el Vukovar. Estis tre frosta tago, la aŭto pro la frosto ne volis ekmoviĝi.
La patrino de René, eliris el aŭtobuso, senmantela kaj alrigardis ŝin. Rigardis sin la fratinoj tra larmoj. Poste, hejme, inter la konataj objektoj ĉirkaŭ si, la patrino povis ekparoli. Necesis horoj por kompreni kio okazis al ili.
La esperplena atendado daŭris. Dekok tagojn poste el iu aŭtobuso kun homoj interŝanĝitaj kontraŭ serboj eliris Robert. Sur lia vizaĝo konserviĝis la kreio de René. La onklino delegligis lian frostigitan animon per la familia varmo.
Ĉiun postan aŭtobuson kun la homoj el Vukovar necesis atendi. En neniu estis René. Nek en la listo de mortintoj nek de vunditoj nek de malliberigitoj enhavis lian nomon.
Neniu trovis René.
Pluraj revenintoj semis la esperon: iu vidis line n la amasejo Stajićevo, iu vidis line n Niš, la tri en Banjica. Iuj asertis aŭdi lian »jes« dum la kontrolo de la ĉeesto.
Preĝas la virinoj.
Dio, dankon, ke vi savis unu knabon. Redonu la alian de ie.
En novembro 1991 li malaperis.
Jam pasis unu lia naskiĝtago en februaro, sen spuro pri li.
La somero jam algalopas.
Vekas nin nokte konjekto.
Krio.
Espero.
*Kroata milita noktlibro, Pro Esperanto, Vieno, 1993
1 Svisoj Hector Hodler kaj Edmond Privat fondis en 1908 Universalan Esperanto-Asocion en Genevo. Kiam komenciĝis la Unua mondmilito en 1914 la novfondita Asocio el la neŭtrala Svislando havis la eblecon sendi milon da leteroj kaj pakaĵoj al la soldatoj ambaŭflanke de la militaj frontoj.
2La sidejo de Universala Esperanto-Asocio estas en Roterdamo.
– Ĉu la Esperanto-klubo?
– Jes, bonvolu!